Reviews and Comments

Neil

bpeel@libroj.org

Joined 1 year, 4 months ago

Mi parolas esperanton ekde la jaro 2000. Mi ne multe legas en esperanto sed lastatempe mi klopodas korekti tiun mankon.

This link opens in a pop-up window

Reĝo Ubuo (Paperback, Esperanto language, 2023, Espéranto France) 4 stars

Reĝo Ubuo estas traduko en Esperanto de la plej fama verko de Alfred Jarry, Ubu …

Haluŝkaĵo

No rating

Mi aĉetis ĉi tiun libron en la franca kongreso. Ĝi estas belaspekta eldono kun bela kovrilo. Bedaŭrinde mi maltrafis la eblon subskribigi ĝin kun la tradukintoj. Mi ne aŭdacas doni takson per steloj al ĝi ĉar honeste mi ne konis la originalan antaŭ ol vidi ke aperis traduko kaj mi nur skize konas la rakonton de Makbeto. Tial mia recenzo ne valoras multe kaj mi lasos al pli kulturita homo fari veran recenzon.

La rakonto estas vere absurdaĵo. Mi dirus ke ĝi estas influita de Monty Python and the Holy Grail se ĝi ne estus verkita preskaŭ 80 jarojn antaŭ tio. La humoro plejparte verŝajne estas ke oni multe mokas Paĉjon Ubu pro liaj stulteco kaj manĝobsedo. Mi bone ridis kvankam mi verŝajne ne komprenis ĉion. Se ankaŭ estas sociaj komentoj mi verŝajne komprenis nek ilin.

La traduko ŝajnas tre bona. Devas esti tre malfacile traduki ĉi tiun verkon ĉar …

reviewed Ĉu li venis trakosme? by Johán Valano

Ĉu li venis trakosme? (Paperback, Esperanto language, 1980, La Laguna) 3 stars

Bona distraĵo por sia epoko

3 stars

Mi legis ĉi tion ĉar ĝi restas sur la bretaro ĉe ni ekde longa tempo ĉar la instruisto de mia kunulo donacis ĝin al ŝi dum ŝia lernado. Aliokaze mi verŝajne ne aparte volus legi ĝin. Mi jam legis alian libron de la ĉu-serio do mi jam sciis kion atendi. La rakonto sufiĉe bone kaptis mian atenton kaj mi ĝuis la legadon. Mi tamen donas al ĝi nur 3 stelojn, unue ĉar mi ne aparte ŝatas la krimromanan ĝenron kaj due ĉar mi pensas ke la libro ne tre bone travivis la maljuniĝon de la 80aj jaroj ĝis la nuna epoko. Verŝajne la ĉu-serio estas tre grava por esperantujo ĉar laŭ mia kompreno la libroj aperis dum epoko kiam mankis nova originala literaturo kaj ili estas senpompaj verkaĵoj ĉefe por la plezuro kaj distriĝo de esperantistoj, kaj ne nur por pruvi ke esperantujo havas altnivelan literaturon al eksteruloj. Mi tamen …

Sur bluaj planedoj (EBook, Esperanto language, 2021, Espéranto France) 4 stars

Kio kaŝiĝas en asteroido enfosiĝinta en glacian grundon? Kial Mila malaperis el la reto? Kiam …

Bona sciencfikcia frandaĵo

4 stars

La priskribo de la libro diras ke ĝi tutsimple celas plezurigi nin, kaj pri tio ĝi bone sukcesas. La rakontoj estas tre diversaj. Kelkaj estas simple longa ŝerco kaj la rakonto estas nur por prepari por la fraplinio. Aliaj estas tre pensigaj. Estas multaj komentoj pri la nuna socio kaj klimatŝanĝo, ĝenerale pesismismaj. Ankaŭ estas pluraj rakontoj pri timoj pri artefarita intelekto. Senteblas ke la aŭtoro estas komputilisto ĉar ŝi ŝajne bone konas la temon kaj la nuntempajn manierojn fari AI-ojn. Tio estas bonvena ŝanĝo post tradiciaj sciencfikciaĵoj kun ĉiopovaj robotoj kaj vere senlima intelekto. Ĉiuj rakontoj bone kaptis mian atenton kaj estas bone verkitaj.

Mi rimarkis ke kelkaj estas inspiritaj de aliaj sciencfikcaĵoj, ĉu intence mi ne scias. Ekzemple estas unu rakonto kiu iom similas al la romano Never Let Me Go de Kazuo Ishiguro. Alia pensigis min pri la filmo Predestination.

La mikronovelojn mi ne tre ŝatis, …

Bitcoin kaj Esperanto (Paperback, Esperanto language, 2023) 4 stars

Bonvenon al Bitmono kaj Esperanto! Mia celo kun ĉi tiu libro ne estas analizi la …

Mi kovras la orelojn

2 stars

Mi legis la senpagan PDF-an version de ĉi tiu libro ĉar la aŭtoro rekte sendis ĝin al mi kaj iomete insistis. Ĝi estas mallonga kaj honeste mi legis ĝin rapide kaj ne tute atente.

La libro estas en du partoj. La unua parto estas respondoj al la kutimaj kritikoj de Bitmono kaj la dua parto estas rekta citado de konversacio inter la aŭtoro kaj anonimulo ĉe socia reto kiu kontraŭas uzon de Bitmono. Fakte la anonimulo plejparte parolas pri la samaj kutimaj kritikoj de la unua parto, do la argumentoj iom ripetiĝas. Mi trovas ke la formato jam estas tre negativa kaj preskaŭ agresa, kio ne ŝajnas al mi tre bona maniero konvinki iun pri io ajn. Oni havas la impreson esti en trinkejo kaj iu nekonatulo aperas sen invito por disputi kun vi pri sia preferata temo. Mi pensas ke estus pli konvinke havi iun pozitivan mesaĝon pri kiel …

Sava la Savontino (Paperback, Esperanto language, 1999, Belloprint) 2 stars

Sava la prelegonto

2 stars

Mi aĉetis ĉi tiun libron ĉar mi serĉis ion por legi ĉe Originala Literaturo Esperanta kaj mi trovis recenzon pri ĝi. La recenzinto kritikis la libron pro troa politika korekteco kaj ial tio scivoligis min. Honeste leginte ĝin mi ne vere vidas la politikan korektecon, sed eble mi venas de alia politika starpunkto ol li.

La libro estas fikcia romano, sed ĝi ne vere sekvas la tradiciajn manierojn de rakontado por interesigi la leganton. Anstataŭe la intrigo estas nur tre simpla kadro por povi prezenti la ideojn kaj kredojn de la aŭtoro. La intrigo iras pli-malpli rekte de A ĝis B kaj la roluloj preskaŭ neniam renkontas obstaklojn aŭ surprizojn por fari la rakonton interesa. Fakte, granda parto de la libro simple estas detala priskribo de serio de prelegoj faritaj de Sava, la ĉefrolulo de la titolo, do oni kelkfoje havas la impreson ke oni legas manlibron.

Estas klare ke …

Ĉiuj super herooj (GraphicNovel, Esperanto language, 2021, Espéranto France) 2 stars

Ĉeesto de rifuĝinta familio disigas la urbeton de niaj superherooj. Kelkaj asertas ke. Aliaj klarigas …

Bela libro sed tro da tajperaroj

2 stars

Mi donas 2 stelojn ĉefe pro la esperanta versio kaj ne nepre pro la rakonto mem. Mi aĉetis ĉi tiun libron dum franca kongreso pro kaprico ĉar ĝi estas belaspekta. Tamen post kiam mi legis ĝin mi jam bedaŭris. Estas vere domaĝe ĉar devus esti multe da laboro traduki kaj prepari la esperantan version de la libro, sed fine estas tro da tajperaroj kaj strangaj francecaj tradukeroj kiuj malhelpas la legadon. Jam la titolo ŝajnas al mi laŭvorta traduko de la franca titolo kiu ne vere havas sencon en esperanto. En esperanto ne eblas distingi inter «tous les super-héros» kaj «tous super-héros» sen aldoni verbon, do «ĉiuj super herooj» ŝajnas kvazaŭ ĝi estos listo de ĉiuj konataj superherooj, kaj ne ke ĉiuj estas superherooj. Mi kopiis la priskribon sur la dorso al BookWyrm kaj vi povas vidi ke ĝi estas plena je tajperaroj. Estas frazo kiu ne finiĝas, «sniaj», «fultbalan» …

reviewed Amo, tuso kaj forpaso

Amo, tuso kaj forpaso (Paperback, Esperanto language, 2022, Kava-Pech) 3 stars

Homoj kaj kovimo. Homoj kun kovimo. Homoj kontraŭ kovimo. Aŭtoroj, tradukistoj, ĵurianoj, redaktantoj kaj organizantoj …

Kelkaj bonegaj verkoj, kaj kelkaj malpli bonaj

3 stars

Mi mendis ĉi tiun libron ĉar mi aŭskultis la venkintan novelon ĉe la podkasto de Bobelarto kaj ĝi tiom plaĉis al mi ke mi volis legi la aliajn rakontojn. Kiam mi unue aŭdis pri la konkurso de INK mi devas diri ke la elektita temo pri kovimo ne multe inspiris min. La pandemio estas en la tro proksima historio aŭ vere ankoraŭ okazas, kaj ĝi estas deprima temo kun pensoj pri malsano kaj morto. Mi jam aŭdis sufiĉe pri ĝi dum la lastaj jaroj kaj preferus legi pri alia temo. Eble post jardeko la libro estos interesa kiel historia atesto pri la spertoj de individuaj esperantistoj de la epoko, sed ĝuste nun estas tro frue laŭ mi.

Mi pensas ke la gajninta rakonto de Jorge Rafael Nogueras estis plaĉa ĝuste ĉar ĝi evitis la evidentajn kaj malfeliĉajn flankojn de la temo kaj anstataŭe estas ĉarma rakonto pri amo kun amuza …